Ĉe via rigardo
Ĉe via rigardo;
kiel ŝtona maro,
kun griza ĉielo,
kiel arĝenta suno,
kun suno-ruĝa malleviĝo.
Mi volas ĉeesti tie kun vi, ĉiam;
kiel spegulo kun spegulato,
kiel menso kun lingvo,
kiel nokto kun steloj,
kiel ondoj kun strando.
…ĉeesti tie kun vi,
kara vento-kor’;
kiel promenad’ kun ŝanĝad’,
kiel flugo kun paco,
kiel ŝtormego kun ploro,
kiel ŝtoneto kun la vivad’.
Tra la fenestro, ĉiam,
kun malfermanta lum’…,
mi volas ĉeesti tie kun vi,
blua kaj paciganta silento…
Datenoj pri la verkado
Dato
2005-08, Iun tagon de aŭgusto 2005
Loko
La Zunganera, plaĝo de Salvadoro
Komentoj
Verkita originale en Esperanto dum meditado kaj preĝo ĉe la plaĝo de Salvadoro
Traduko
Jen ligilo al traduko en la hispanan: Acompañando tu mirada
Ĉu vi ŝatis?
¿Te gustó?
Regálame USD 2
Komentoj